Poll without page-refresh
Article on other languages:
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron) .
En la jaro 2002 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo .
Deguĉi Kjotaro kaj Evaldo Pauli iĝis honoraj membroj de UEA .
Oni forlasis Vorlinon ; kreitaj planlingvoj Lunio , Inkliŝo , Common Germanic , Proslava , Frionsko , Loneo kaj Aerkanto .
En la 1-a de januaro : la eŭro fariĝis la sola monunuo de 12 nacioj de la EU .
Daniel Pearl , usona ĵurnalisto de la Wall Street Journal , estis senkapigita de teroristoj en Pakistano .
Usono : Prezidento George W. Bush deklaras Iranon , Irakon kaj Nord-Koreion kiel la akso de kanajloj
En la 1-a de aprilo : Nederlando kiel unua nacio en la mondo legaligas eŭtanazion .
Granda skandalo de pederastio inter la katolikaj pastroj en Usono .
Israelo : Israelo sendas la armeon kontraŭ la urboj de Cisjordanio , post la teroristaj atakoj de memmortigantoj dum Pasko kaj poste.
Je la 4-a de aprilo : la civila milito en Angolo finfine ĉesas, post la morto de Jonas Savimbi . Granda malsato sekvas.
Francio : aprilo : Jacques Chirac estas reelektita prezidento de la Franca Respubliko. Li estas la unua franca prezidento elektita por mandatdaŭro 5-jara (antaŭe : 7-jara).
Koreio : La 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo
Orienta Timoro : Xanana Gusmão gajnas la unuajn prezidentajn elektojn sub aŭspicoj de UNO . Je la 20-a de majo la lando sendependiĝas, enirante kiel membro en UNO .
Usono : Homoj en Los-Anĝeleso balotos pri apartiĝo de la urbo en maksimume kvar novajn urbojn la 5an de novembro.
Je la 8-a de julio : Estiĝo de la Afrika Unio , kiu anstataŭis la OAU-on .
Hans Bakker honora membro de UEA .
La germana piloto Michael Schumacher gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu .
Naskiĝoj
Mortoj
14-a de januaro : József Mátyás , hungara pentristo de Rumanio (n. 1930 )
17-a de januaro : Camilo José Cela , hispana verkisto (n. 1916 )
28-a de januaro : Astrid Lindgren , sveda verkistino (n. 1907 )
31-a de januaro : Hildegard Knef , germana aktorino (n. 1925 )
11-a de marto : James Tobin , usona ekonomikisto (n. 1918 )
13-a de marto : Hans-Georg Gadamer , germana filozofo (n. 1900 )
27-a de marto : Billy Wilder , usona/germana reĝisoro (n. 1906 )
30-a de marto : Elizabeth Bowes-Lyon , reĝina patrino (n. 1900 )
18-a de aprilo : Thor Heyerdahl , norvega antropologo (n. 1914 )
20-a de aprilo : Vlastimil Brodský , ĉeĥa aktoro (n. 1920 )
19-a de junio : Vasil Stanoviĉ , ukraina esperantisto (n. 1940 )
30-a de junio : Francisco Cândido Xavier , brazila spiritisto (n. 1910 )
4-a de julio : Laurent Schwartz , franca matematikisto (n. 1915 )
15-a de julio : Evžen Wohlgemuth , ĉeĥa esperantisto (n. 1947 )
19-a de julio : Nikola Aleksiev , bulgara esperantisto (n. 1909 )
20-a de aŭgusto : Aristóphio Andrade Alves , brazila esperantisto (n. 1929 )
30-a de septembro : Hans-Peter Tschudi , svisa politikisto (n. 1913 )
30-a de septembro: Miloš Macourek , ĉeĥa verkisto (n. 1926 )
6-a de oktobro : Yang Yide , ĉina espeprantisto (n. 1918 )
24-a de novembro : Mihail Devjatajev , milita flugisto, eskapinto el sekreta nazia koncentrejo
15-a de decembro : Jaroslav David , ĉeĥa esperantisto (n. 1918 )
More about 2002: 2002 ticket, 2002 crown, 2002 chevrolet, elton john greatest hit 1970 2002, frontpage 2002, free download of microsoft word 2002, 2002 rental, star the best of the cranberry 1992 2002, microsoft word 2002,