|
Article on other languages:
|
La aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]), mallonge aŭto, estas krom biciklo unu de la plej ofte uzataj veturiloj de la persona kaj ŝarĝotransporto. Aŭtomobilo estas difinebla kiel memmova veturilo, kiu memstare movas sin per helpo de propra movilo - sen helpo de tirbestoj - sur stratoj, vojoj (sendepende de reloj).
HistorioInvento de la aŭtomobiloLa verŝajne unua aŭtomobilo estis konstruita kaj ekuzita en 1678 de la jezuita pastro Ferdinand Verbiest (1623–1688) en la ĉina kortego. Temis pri memmova vapormaŝino. La piŝta motoro, laŭ kies skemo funkcias ankaŭ la hodiaŭaj motoroj, estas la elpensaĵo de la nederlanda fizikisto Christiaan Huygens (1629–1695). Temis pri eksploda motoro, kies eksplodaĵo estis verŝajne pulvo. Jam en 1768 estis konstruita fare de Nicolas-Joseph Cugnot por la franca armeo vapormaŝino por transporto de kanonoj, sed ĝi funkciis nur tre hazarde. En la 19-a jarcento estis konstruitaj multnombraj vaporaŭtomobiloj. Jam en 1828 okazis pli-malpli regula naveda trafiko de vaporbuso inter London kaj Bath. En la 20. jarcento estis konstruata sukcesa vapor-aŭto, la t.n. Sentinel.
La hodiaŭa aŭtomobiloLa evoluo de la hodiaŭa aŭtomobilo komenciĝis en 1886 en Germanio. Ĝi estis inventita la 3-an de julio 1886 en Mannheim fare de Carl Benz. Iom poste sekvis lin – sendepende de tio – en Cannstatt ĉe Stuttgart Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach kaj en Vieno Siegfried Marcus. La unuan longdistancan veturon entreprenis la edzino de Carl Benz, Bertha Benz la 5-an de aŭgusto 1888 de Mannheim al Pforzheim. La usonano Henry Ford dum 1903 en Detroit (Usono) malfermis aŭtomobilan produktejon kaj dum la unua jardeko de sia firmao sisteme enkondukis la tempo-ŝparan produktoprocezon de muntoĉeno. La furora Modelo T de firmao Ford tial produkteblis en pli grandaj kvantoj ol iu antaŭa aŭto, kaj la aliaj produktejoj iom post iom transprenantaj la muntoĉenan produktadon (ekzemple firmao Opel en Germanio dum 1924) kune kontribuis, ke la aŭtomobilo iĝis amasprodukto, kiu ŝanĝis la konduton kaj ĉiutagon de la homoj kiel neniu alia produkto. Ekde 1900 estis fonditaj pli ol 2500 firmaoj, kiuj produktis por la merkato aŭtomobilojn. Multaj entreprenoj, kiuj produktis en la 19-a jarcento fervarojn aŭ ŝtalon, komencis meze de la jarcento la produktadon de armiloj aŭ bicikloj kaj tiel akiris la bezonatajn konojn, scion, por produkti jarcenton poste aŭtomobilojn. Ankaŭ hodiaŭ ekzistas malgrandaj entreprenoj, kiuj muntas ekskluzivajn aŭtojn ĉefe permane; ekz. la firmaoj Stutz (Usono) kaj Morgan (Britio). TeknikoLa plej ofte produktitaj aŭtomobiloj baziĝas sur la baza konstruo de Mercedes Simplex (1906 – vidu supran foton, la t. n. simpleks-konstruaĵon): en tiu modelo la motoro troviĝas antaŭe. La nocio Simpleks originas de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiu nomis en 1906 dum aŭtomobila ekspozicio en Berlino ekveturon kaj la 10-minutan veturon kun Mercedesa aŭto "Simplex". La germana imperiestra familio estis tre aŭtomobil-ravita, la frato de la Imperiestro Vilhelmo la 2-a, princo Heinrich, inventis glacoviŝilon du jarojn post la usonanino Mary Anderson kiel unua germano kaj anoncis la inventaxjon en 1905 por patento. Komponentoj de la aŭtoj
La funkciigoLa aŭtoj hodiaŭ havas ĝenerale eksplodan motoron. Pelaĵoj estas antaŭ ĉio benzino (karbura motoro) kaj dizelo (dizelmotoro), en kelkaj landoj oni uzas ankaŭ alkoholon. Pro emisiaj kaŭzoj aŭ por doni alternativon al la fosiliaj bruligaĵoj, iuj firmaoj evoluigis modelojn kun pelaĵoj kiel tergaso, likva gaso, plantoleo (ekz. kolzoleo, biodizelo) aŭ hidrogeno. Nuntempe pliiĝas la aŭtomobiloj kun elektromotoroj. La energio venas tiukaze kiel ŝarĝita energio de akumulatoro aŭ brulaĵ-ĉeloj, kiuj povas funkcii per hidrogeno aŭ alkoholo. Ĉe hibridmovo de du japanaj produktantoj, la aŭtoj havas kaj karburan motoron kaj elektromotoron. La karbura motoro ŝargas normalkaze la pilon por la elektromotoro, kiu eluzas la avantaĝon de granda turnomomanto en la tuta turnonombra amplekso. Aliaj tipoj estas la aŭtoj kun pura elektromovo aŭ enŝaltado de karbura motoro ĉe granda povobezono (vidu ankaŭ Toyota Prius kaj Honda). Aŭtoj kun sunĉeloj kaj opcia pedalmovo estas ĝis nun eksperimentaĵoj. Oni povas dividi la motorojn laŭ funkciado:
SekurecoOni povas la sekurecon de la aŭtomobiloj plibonigi per administraj kaj konstruaj rimedoj.
Malavantaĝo de la aŭtojEkzistas ankaŭ malavantaĝoj de la aŭtouzado por la socio, unuopaj homoj, pro kiuj unu konsideras aŭtomobilon kiel riskon por la homo kaj medio:
EvolutendencojOni povas rimarki diversajn evolutendencojn. La plej rimarkebla tendenco estas la pliigo de la elektronika ekipaĵo (naviga sistemo, enkonstruo de amuziloj kiel televidiloj aŭ DVD-montriloj).
Kritikistoj de la aŭtomobiloj
Produktadaj statistikojEn 2005, 63 milionoj aŭtoj estis produktitaj tutmonde.
Dezajno / AŭtomodelojDezajn-varioj
Aŭtomobil dezajnistoj
Famaj aŭtomodeloj
Vidu ankaŭAliaj projektoj
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.