|
Article on other languages:
|
Bikino estas banvesto por virinoj. Ĝi konsistas el du apartaj pecoj: mamzono por kovri la mamojn, kaj kalsono por kovri la pubon kaj foje la gluteojn. Ĝi ne kovras la ventron kaj dorson. Komparu la unupecan bankombineon. HistorioBikinoj estas nenio nova. Oni vidas atletinojn en senŝelkaj bikinoj eĉ en pentraĵoj sur helenaj urnoj de 1400 a.K. Tamen, la modernan bikinon inventis du francoj, Jacques HEIM kaj Louis RÉARD, en 1946. Heim, modisto el la urbo Cannes, fasonis tre malgrandan bankostumon, kiun li nomis "Atome" (atomo), laŭ la plej malgranda materiero. Li reklamis ĝin per fumaviadilo, kiu skribis sur la ĉielo anoncon pri "la plej eta bankostumo en la mondo". Sed RÉARD, ankaŭ modisto, sendepende produktis similan bankostumon. Je la 5-a de julio 1946, nur tri semajnojn post HEIM, RÉARD sammaniere reklamis la sian "pli eta ol la plej eta bankostumo en la mondo". Li nomis ĝin "Bikini", laŭ la nomo de la atolo, kie oni tiutempe testis atombombojn (kaj do iasence "eksplodis" la Atomon). Oni ŝercas ankaŭ, ke la apero de la bikino ekscitis la virojn kvazaŭ per eksplodo. La bikino de RÉARD estis tiel malgranda, ke li ne povis trovi modelinon pretan porti ĝin. Li fine dungis tiucele Micheline Bernardini, dancnudiĝiston el la Pariza Kazino. SpecojLa bikino poste evoluis. Jen la ĉefaj nuntempaj specoj:
Kelkaj fabrikistoj de virinaj subvestaĵoj uzas la vorton bikino ankaŭ por nomi (ŝajne arbitre) diversajn specojn de malgrandaj kalsonetoj. La tipan subveston de moderna virino — mamzonon kaj kalsoneton — oni ja povas tamen nomi subbikino.
Bikinoj sur manekenoj
Eksteraj ligoj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.