Poll without page-refresh
Article on other languages:
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Britio (apartigilo)
Unuiĝinta Reĝlando de
Granda Britio kaj Nord-Irlando
United Kingdom of Great Britain
and Northern Ireland
Nacia himno : God Save the Queen
Nacia devizo : Dieu et mon droit (fr) (Dio kaj mia rajto)'
Bazaj informoj
Ĉefurbo
Londono
Ĉefa(j) lingvo(j)
Angla
Plej ofta(j) religio(j)
Anglikanoj (45,4%), Katolikoj (15,1%), Ateistoj (34,4%), Islamanoj (1,7%), aliaj (3,4%)
Areo
% de akvo
244.820 km²
1,34%
Loĝantaro
60.209.500 (2005)
Loĝdenso
243/km²
Horzono
UTC
(somere +1)
Interreta domajno
.uk
Telefona kodo
44
Politiko
Politika sistemo
Konstitua monarĥio
Ŝtatestro
Reĝino Elizabeto la 2-a (ekde 1952 )
Ĉefministro
Gordon Brown
Nacia tago
5-a de novembro
Sendependiĝo
Starigita en 1801
Ekonomio
Valuto
Brita pundo
Esperanto-movado
Landa E-asocio
Esperanto-Asocio de Britio
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando ; oni kutime mallongigas al Britio aŭ Britujo ) estas lando en Okcidenta Eŭropo , sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio , Skotlando , Kimrio kaj Nord-Irlando . Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo .
La Britaj Insuloj , nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio , Irlando , Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio , sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921 , la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando , kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties ) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2 , kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2 . La ĉefurbo estas Londono . La simbola regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a , sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento . La nuntempa ĉefministro estas Gordon Brown , kaj la registaro estas de la Brita Laborista Partio .
Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto ). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio . Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations ).
Historio
Landonomo en la oficialaj lingvoj
United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (angle )
Teyrnas Unedig Prydain Fawr a Gogledd Iwerddon (kimre )
An Rìoghachd Aonaichte na Breatainn Mhòr agus Eirinn a Tuath (skotgaele )
Ríocht Aontaithe na Breataine Móire agus Thuaisceart Éireann (irlande )
Unitit Kinrick o Great Breetain an Northren Ireland (skote )
Geografio
Vidu ankaŭ
Falklandoj (Falkland Is.)