Filmo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Filmo estas suma markigo por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj - artaj, teknikaj, komercaj kaj sociaj. Komune kun presaro, radiodisaŭdigo kaj televido ĝi apartenas inter komunikajn rimedojn kun la plej granda agdistanco kaj influo.

Kiel en ĉiuj artaj spektakloj, kinematografa verko - aŭ Filmo - destinas ĝenerale al publiko, kuniĝate tiukaze en dediĉita loko, tiel nomata kinejo.

Pro la multaj formoj de filmoj kiu aperas nuntempe kaj pro la krea diverseco, la kino estas tre malbone difinebla. La kreaĵo de rakonto kun movantaj bildoj kompreneble ne difinas la fakon, ĉar ekzistas filmojn "sen intrigojn" kiel ekzemple la dokumentajn filmojn, la poeziajn filmojn aŭ la abstraktajn filmojn.

Oni vidis filmojn sen ŝajna movo, kiel en La Jetée de Chris Marker, komponita de filmataj fotografioj, filmoj sen filmado (arkivaj filmoj, eksperimentaj filmoj, kiel tiuj de Martin Arnold, aŭstria reĝisoro kiu majstris reĝisori filmojn kun "trovata filmobobeno"), filmoj sen muntado kiel kutimis fari la Fratoj Lumière, filmoj sen sono (mutaj filmoj, kompreneble, sed ankoraŭ eksperimentaj silentaj filmoj kaj eĉ ekzistas filmoj sen bildoj kiel atestas la nursonora filmo de Walter Ruttman, Weekend.

Nek oni povas referenci al la fama filmobobeno por reprezenti kinon ĉar la tutnovaj diĝitaj teknikoj revolucias tiun procedon. Ne, kino estas fako kiu neniel similas al aliaj artoj sen tamen estas multforma, multvizaĝa kaj, kiel la aliaj artoj, ĉiam evoluanta.

Enhavo

Historio de kinematografio

Filmoj

Filmaj serioj

Kiam filmo gajnas imponan sukceson, la produktoroj ofte cedas fari duan epizodon kaj eĉ krei trilogion, alinome veran filmserion. Tiu logiko estas multe kritikata ĉar la sekvaĵoj estas kelkfoje bonkvalitaj kaj do honoras la unuan filmon sed eblas ke ĝi montriĝas fuŝfarita, denuncante volon de produktoroj (precipe usonaj) fari "facilan monon". Ĉiaokaze, kelkaj filmaj serioj starigis la famon de holivudo tra neforgeseblajn verkaĵojn. Sed tiun emon ekzistas ankaŭ tutmonde.

Filmistoj

Landoj

Ĉiu lando havas sian kinon. Ĉi-sube estas listo de naciaj kinoj Ankaŭ vidu la listo de festivaloj pri kino : Festivaloj de Kino

Filmoteĥniko

Firmaoj

Lernejoj

Ĝenroj

Esperanto en filmo

Rilataj temoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  Per-esperanto-KINO Diskutejo pri klasikaj kaj nuntempaj filmoj per esperanto.
  Interret-magazeno de rusiaj filmoj kun subtitoloj en Esperanto
  Dokumentarioj pri rusia kino, subtekstigitaj en E-o
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Filmo sub la gloso Category:Cinema
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Filmo sub la gloso Cinema


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.