|
Article on other languages:
|
La Malvarma milito estas nocio por la potencokonfrontacio inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolviĝis post la Dua mondmilito ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formiĝo de dupolusa mondo. Dum la epoko de Malvarma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn. La origino estis la konferenco en Moskvo la 9-an de oktobro 1944, kie Stalin kaj Churchill dividis Orientan kaj Sudan Eŭropon je zonoj de siaj interesoj. La vera Malvarma milito komenciĝis post la morto de Roosevelt (1945), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Malvarma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj malfido kaj nigra-blanka propagando. Oni nomis tion malvarma milito, ĉar ne okazis vera milito rekte inter NATO kaj Varsovia Kontrakto, sed la landoj kaŝis sin malantaŭ la dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. "tria mondo" ekz-e Vjetnamio, Afganio, Kubo k.a. La du grandpotencoj apogis personojn, movadojn plaĉajn al si, tiel kaŭzante internan militon en multaj landoj de Afriko (ekz-e, Angolo). Dum la Malvarma milito kelkfoje okazis tia granda streĉo, ke atommilito preskaŭ komenciĝis. Du tiaj ekzemploj estas la Kariba krizo (1962) kaj la kazo de Stanislav Petrov (1983).
Malvarma milito kaj EsperantoDum la tempo de la "Malvarma milito" kontaktoj inter landoj de malsamaj blokoj ne estis dezirindaj de la registaroj. La satelitaj ŝtatoj de Sovetunio deziris direkti la intereson de la civitanoj al la "vera mondolingvo", t.e. la rusa, kaj en la t.n. "libera mondo", influita de Usono, la propagando de la angla estis tre forta. Ekzemple en Germana Demokratia Respubliko esperantistoj rajtis nek organiziĝi nek publike varbi por sia lingvo de 1949 ĝis 1965, kaj ankaŭ poste la esperanta agado eblis nur kadre de difinitaj strukturoj. En 1964, post militista puĉo en Brazilo, kelkaj brazilaj esperanto-asocioj estis fermitaj de polico kaj iliaj estroj pridemanditaj. En 1968 la "Praga Printempo" kuraĝigis la ĉeĥajn IKUE-membrojn kaj anojn de la Husana Eklezio inviti al ekumena Esperanto-kongreso en sia lando. Ĝi devis okazi en somero 1970 en Brno. Sed post la invado de la sovetia armeo baldaŭ komenciĝis "normaliga proceso", kaj la ministerioj pri kulturo kaj internaj aferoj malpermesis la okazigon de la kongreso ses semajnojn antaŭ ĝia planita komenco. La kongreso translokiĝis al Klagenfurto (Aŭstrio), sed nur malmultaj el la aliĝintoj el orienta Eŭropo sukcesis ĝustatempe akiri la necesan aŭstran vizon. Estis ankoraŭ alia aranĝo de ĉeĥaj IKUE-anoj, la Katolikaj Esperanto-Tendaroj fonditaj en 1969. Ili oficiale nomiĝis "Libertempaj Esperanto-Tendaroj", por iom kaŝi la religian karakteron. Ankoraŭ dum kelka tempo ĉiusomere junaj katolikoj el Ĉeĥoslovakio kaj kelkaj aliaj landoj kiel Pollando, Hungario, Nederlando kaj Italio renkontiĝadis tie - ĝis en julio 1977, kiam la polico invadis la tendaron kaj arestis la organizantojn Miloslav Svacek kaj pastro Vojtech Srna. Mallonge poste la ĉeĥa IKUE-sekcio estis likvidita. Vidu ankaŭAliaj projektoj
Eksteraj ligojMalvarma milito
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.