Masklismo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire

Masklismo estas la konduto, ke viroj estas laŭdifine superaj al virinoj, kaj ke tiu supozata aŭ pretendata supereco (fizika, intelekta aŭ dio-vola) pravigas superan rolon por viroj en la socio, kaj do malsuperan por virinoj. Masklistojn karakterizas konservativaj opinioj koncerne la rolon de virinoj; ili do oponas aktivan partoprenadon de virinoj en sociaj sferoj, kiujn ĝis nun okupis ĉefe viroj, ekz. en sporto aŭ en multaj profesioj.

Dirante sin reprezentantoj de viroj kaj eĉ de vireco ĝenerale, masklistoj kutime oponas ankaŭ samseksemon kaj foje malrespektas, insultas, atakas aŭ eĉ persekutas gesamseksemulojn.

En multaj ŝtatoj de okcidenta Eŭropo virinoj ricevas malpli altan salajron ol viraj kolegoj por la sama farata laboro. Ankaŭ tio estas ekzemplo de masklismo.

La malon de masklismo oni nomas feminismo. Origine movado por respondi al aŭ por batali kontraŭ masklismo, de ĝi ekzistas nuntempe ankaŭ foje akraj kaj cinikaj formoj.

Vidi ankaŭ

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.